Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Eliseo dormiĝis ĝis mateno. Eliseo maldormiĝis frue. Li ekiris al la riĉa vilaĝano, elaĉetis rikoltaĵon, redonis monon ankaŭ por falĉaĵo. Li aĉetis falĉilon,—ĝi ankaŭ estis vendita,—alportis ĝin hejmen. Li sendis la vilaĝa non falĉi kaj mem ekiris al vilaĝanoj; li trovis ĉe drinkejmastro vendotan ĉevalon kun veturilo. Li interkonsentis pri la prezo, aĉetis kaj ekiris aĉeti bovinon. Iras Eliseo laŭ la strato kaj atingas du malgrandrusinojn. La virinoj iras kaj interparolas. Kaj Eliseo aŭdas, ke ili parolas pri li. Unu virino rakontas pri li: Komence, ŝi diras, oni ne ekkonis lin—kia Li estas homo; oni opiniis: simpla pilgrimanto. Li haltis, oni diras, trinki, sed restis vivi tie. Ĉion, oni diras, li aĉetis por ili. Mi mem vidis— hodiaŭ li aĉetis ĉe la drinkejmastro ĉevalon kun veturilo. Ja, videble, ekzistas tiaj homoj en la mondo! Mi iru rigardi lin.

Eliseo aŭdis ĉi tion, komprenis, ke oni laŭdas lin, kaj li ne ekiris aĉeti bovinon. Li revenis al la drinkejmastro, pagis monon por ĉevalo. Li jungis la ĉevalon kaj ekveturis al la dometo. Li alveturis al la pordego, haltis kaj malsupreniĝis de la veturilo. La mastro ekvidis la ĉevalon, miris. Kaj ili opinias, ke li aĉetis ĉevalon por ili, sed ili ne kuraĝas diri. La mastro eliris por malfermi la pordegon. —De kie, li diras, estas la ĉevalo, avo? - Mi aĉetis, diras Eliseo. La prezo estis malkara. Falĉu por ĝi herbon kaj metu herbon en keston por nokto. La mastro maljungis la ĉevalon, falĉis herbon, metis en keston. Ĉiuj kuŝiĝis por dormi. Eliseo kuŝiĝis