Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro Kristo“. Kaj li redonis al la maljunulino restintan monon. Eliseo demandis pri hejmaj aferoj: ĉio estas bona, ĉiuj aferoj estas faritaj, malordo ne estas en mastrado kaj ĉiuj vivas en paco kaj en interkonsento.

La hejmuloj de Efimo aŭdis la saman tagon, ke Eliseo revenis; ili venis demandi pri sia maljunulo. Kaj al ili ankaŭ Eliseo rakontis.—Via maljunulo, li diras, ekiris bonege; ni disiris, li diras, tri tagojn antaŭ Petra tago; mi volis atingi lin, sed tiaj aferoj okazis: nii elspezis monon, ne restis mono por ekiri pluen, kaj mi revenis.

Homoj miris, kiel tia saĝa homo agis tiel malsaĝe— ekiris kaj ne ĝisiris, nur elspezis monon. Oni miris kaj poste forgesis.—Kaj Eliseo forgesis. Li komencis labori en hejmo: preparis kun la filo lignon por vintro, draŝis kun la virinoj grenon, tegmentis grenejon, ordigis abelujojn, fordonis al la najbaro dek abelujojn kun naskitaroj. La maljunulino volis malvere diri, kiom da venditaj abelujoj estis kun naskitaroj, sed Eliseo mem sciis, kiaj estis sen naskitaro, kiaj—kun naskitaro, kaj fordonis al la najbaro anstataŭ dek—deksep naskitarojn. Eliseo ordigis ĉion, sendis la filon fremden por laboro, kaj mem restis por vintro por plekti bastajn ŝuojn kaj ĉizi botŝtipojn.

VIII.

Tutan tiun tagon, kiam Eliseo restis en domo ĉe malsanaj homoj, Efimo atendis la kamaradon. Li deiris nemalproksime kaj sidiĝis; li atendis, atendis, dormiĝis, maldormiĝis, ankoraŭ sidis—la kamarado ne estas. Jam