Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

suno subiris post arbo,— Eliseo ne estas. Ĉu eble li preterpasis min, li pensas, aŭ preterveturis (iu veturigis lin), ne rimarkis min, dum mi dormis. Sed li ne povis ne vidi. En stepo estas vidate malproksime. Se mi reiros, li pensas, li iros antaŭen. Ni disiros kun li, estos ankoraŭ pli malbone. Mi ekiros antaŭen, ni kunvenos dormolokon. Efimo venis vilaĝon, petis dekestron, ke li, se tia maljunulo venos, alkonduku lin tiun saman domon. Sed Eliseo ne venis dormolokon. Efimo ekiris pluen, demandis ĉiujn, ĉu oni ne vidis la senharan maljunulon. Neniu vidis. Efimo miris kaj ekiris Sola. Xi kunvenos, li pensas, ie en Odeso aŭ sur ŝipo, —kaj ĉesis pensi.

Li renkontiĝis voje kun pilgrimanto. La pilgrimanto estis kun pastra ĉapeto, en sutano kaj kun longaj haroj. Li vizitis Atoson kaj duan fojon iras Jeruzalemon. Ili kunvenis en dormoloko, ekinterparolis kaj ekiris kune.

Ili bone atingis Odeson. Tri tagojn ili atendis ŝipon. Multo da pilgrimantoj atendis; ili estis de diversaj lokoj. Efimo denove demandadis pri Eliseo, —neniu vidis.

La pilgrimanto konsilis al Efimo, kiel ŝipveturi senpage, sed Efimo Tarasoviĉ ne obeis lin. —Estos plibone, li diras, se mi pagos, ja por tio mi ŝparis monon. Li pagis kvardek rublojn por ŝipveturado tien kaj reen, aĉetis panon, haringojn por vojaĝo. Oni ŝarĝis la ŝipon, enŝipigis pilgrimantojn; Tarasoviĉ kun la pilgrimanto enŝipiĝis ankaŭ. Oni levis ankrojn, debordiĝis kaj ekveturis laŭ maro. Unu tagon oni marveturis bone; sed vespere ekventis, ekpluvis, la ŝipo ekbalancis, kaj ondoj komencis surakvi ferdekon. Homoj maltrankiliĝis, viri-