Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kazeajn kukojn, kaĉon, metis ĉion sur la tablon. Tarasoviĉ dankis, laŭdis la homojn pro tio, ke ili estas afablaj al pilgrimantoj.

La virino balancis kapon. — Ni ne povas ne esti afablaj al pilgrimantoj. De la pilgrimanto ni eksciis: vivon. Ni vivis, forgesis Dion, kaj Dio punis nin tiel, ke ni ĉiuj nur atendis morton. Pasintan someron ni atingis tion, ke ni ĉiuj kuŝis, — ni havis nenion por manĝi kaj estis malsanaj. Kaj ni mortus, se Dio ne sendus al ni tian saman maljunulon, kiel vi. Li haltis por trinki kaj ekvidis nin, ekkompatis kaj restis kun ni. Li trinkigis nin, nutris, restarigis sur piedojn, elacetis la teron, aĉetis ĉevaion kun veturilo kaj restigis ĉe ni.

La maljunulino eniris dometon, interrompis paroladon de la virino: — Ni mem ne scias, ŝi diras, ĉu li estis homo, aŭ Dia anĝelo. Li amis ĉiujn, kompatis ĉiujn kaj foriris — ne diris sian nomon, kaj ni ne scias, por kiu preĝi al Dio. Kiel nun mi vidas: mi kuŝas, atendas morton; mi rigardas: eniris maljunulo simpleta, senhara, — por trinki akvon. Mi eĉ pensis, pekulino: por kio ili vagadas? Sed li faris jen kion. Kiam li ekvidis nin, tuj demetis la saketon, metis ĝin sur tiun ĉi saman lokon, — malligis.

Interrompis ankaŭ la knabineto: — Ne, avineto, ŝi diras, li antaŭe metis la sakon tien ĉi, meze de la dometo; kaj poste li metis ĝin sur la benkon. Kaj ili komencis disputi kaj rememori ĉiujn liajn vortojn kaj aferojn: kiel li sidis, kie li dormis, kion li faris, al kiu kion li diris.