pli alta estas la grado, des pli da merito ĝi enhavas, tiel ke de l’idolisma vidpunkto homoj estas dividataj je virtaj kaj malvirtaj, je pli aŭ malpli virtaj.
Laŭ Krista doktrino, stariginta idealon de senfina perfektiĝo, tia divido ne povas ekzisti. Ne povas esti ankaŭ gradoj superaj kaj malsuperaj. Laŭ Krista instruado, montrinta la senfinecon de l’perfektiĝo, ĉiuj gradoj estas egalaj inter si rilate al la senfina idealo.
La diverseco de meritoj en la idolismo montriĝas per la gradoj, atingitaj de homo; en la kristismo la diverseco konsistas nur en la procedo de atingo, en pli — malpli granda rapido de movado. De l’idolista vidpunkto homo, posedanta la virton de prudento, havas pli altan moralan signifon, ol homo, ne posedanta tiun virton; homo, posedanta, krom prudento, ankaŭ kuraĝon, staras ankoraŭ pli alte; homo, posedanta prudenton, kuraĝon kaj, krom tio, justecon, staras ankoraŭ pli alte. Male, inter kristanoj nek unu, nek alia povas esti konsiderata pli alta en morala rilato; kristano estas des pli kristano, ju pli rapide li moviĝas al senfina perfektiĝo, sendepende de l’grado, sur kiu li nunmomento troviĝas.
La senmova virteco de fariseo estas malpli valora, ol la pentmovo de la rabisto sur la kruco.
Sed en tio, ke la movado al virto, al perfektiĝo ne povas fariĝi preter malsuperaj gradoj de virto en la idolismo same, kiel en la kristanismo, — en tio ne povas esti diferenco.
Kristano, simile al idolano, ne povas ne komenci laboron de perfektiĝo per la vera komenco, t. e. per