Paĝo:Tolstoj - Unua ŝtupo, 1912, Ŝarapova.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio sama, per kio ĝin komencas idolano, nome per sindetenemo, same kiel ne povas tiu, kiu deziras atingi la supron de ŝtuparo, ne komenci per la unua ŝtupo. La diferenco konsistas nur en tio, ke por idolano la sindetenemo per si mem vidiĝas, kiel virto; male, por kristano la sindetenemo estas nur parto de abnegacio, konsistiganta necesan kondiĉon de celado al perfektiĝo. Kaj tial la vera kristismo en sia elmontro ne povis malakcepti la virtojn, montritajn ankaŭ per la idolismo.

Sed ne ĉiuj homoj komprenis la kristismon, kiel celadon al la perfektiĝo de Patro Ĉiela; la Kristanismo, erare komprenita, neniigis la sincerecon kaj la seriozecon en la rilato de homoj al ĝia morala doktrino.

Se homo kredas, ke li povas sin savi, ne plenumante la moralon de l’kristismo, li nature pensas, ke liaj penoj al boneco estas troaj. Kaj tial homo, kredanta je tio, ke ekzistas savrimedoj ekster personaj penoj, por atingi la perfektiĝon, ne povas celadi tion kun la sama energio kaj seriozeco, kun kiu celadas homo, scianta neniajn aliajn rimedojn, krom personaj penoj. Kaj ne celante tion kun plena seriozeco, sciante aliajn rimedojn krom personaj penoj, homo neeviteble malŝatas tiun unikan neŝanĝeblan ordon, en kiu povas esti akirataj la bonaj kvalitoj, necesaj por bona vivo. Tio sama okazis al la plimulto da homoj eksteramaniere konfesantaj la kristanismon.

III.

La doktrino pri tio, ke personaj penoj ne estas necesaj, por ke homoj atingu spiritan perfektiĝon, sed ke