Paĝo:Tolstoj - Unua ŝtupo, 1912, Ŝarapova.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de kvalitoj, necesaj por tio. Tiu regulo en la aferoj de bona vivo estas precipe grava, ĉar ĉe materia afero kiel, ekzemple, en bakado de pano, oni povas distingi, ĉu homo serioze sin okupas per l’afero aŭ nur ĝin ŝajnigas, laŭ la rezultoj de lia agado. Ĉe la konduko de bona vivo tia kontrolo ne estas ebla. Se homoj, ne knedante farunon, ne hejtante fornon, kvazaŭ en teatro, nur ŝajnigas, ke ili bakas panon, — laŭ la rezultoj — la malesto de pano — estos evidente por ĉiu, ke ili nur ŝajnigis; sed se homo ŝajnigas, ke li kondukas bonan vivon, ni ne havas tiajn klarajn montrilojn, laŭ kiuj ni povus sciiĝi, ĉu li serioze celas konduki bonan vivon, ĉar sekvoj de bona vivo ne nur ne ĉiam estas palpeblaj kaj klarvideblaj por ĉirkaŭantoj, sed tre ofte ŝajnas al ili malutilaj; la estimo kaj konfeso de l’utileco kaj de l’agrableco de ies agado por samtempuloj neniel pruvas realecon de lia bona vivo.

Kaj tial, por distingi realon de bona vivo de ĝia ŝajno estas precipe kara la distingilo, konsistanta en regule sinsekva akirado de ecoj necesaj por bona vivo. Valora estas tiu ĉi distingilo prefere ne por konfesi verecon de celadoj al bona vivo en aliaj, sed por konfesi ĝin en ni mem, ĉar ni en tiu rilato emas trompi nin mem ankoraŭ pli, ol aliajn.

Regula sistemeco en akirado de bonaj kvalitoj estas necesa kondiĉo de movado al bona vivo, kaj tial ĉiuj instruintoj de l’homaro konsilis al homoj certan gradecon en akirado de bonaj kvalitoj.

En ĉiuj moralaj doktrinoj estas starigata tiu ŝtuparo,