kiu, laŭ la ĥina saĝeco, leviĝas de tero al ĉielo kaj kiu ne povas esti suprenirata alie, ol de plej malsupra ŝtupo. Kiel en la doktrinoj de bramanoj, buddanoj, konfucianoj, — tiel en la doktrino de grekaj saĝuloj estas starigataj la ŝtupoj de l’virto, kaj la superajn oni ne povas atingi, ne alkutimiĝinte al la malsupera. Ĉiuj moralaj gvidantoj de l’homaro, religiaj, kiel nereligiaj, konfesadis neceson de difinita ordo en akirado de l’virtoj, necesaj por bona vivo; ĉi tiu neceso rezultas el la esenco mem de l’afero, kaj tial, ŝajnas, devus esti konfesata de ĉiuj homoj.
Sed mirinde! La konscio pri la necesa gradigado de kvalitoj kaj agoj, fundamentaj por bona vivo, kvazaŭ perdiĝas ĉiam pli kaj pli kaj restas nur meze de asketoj, monaĥoj. La monduloj, male, opinias kaj konfesas, ke estas eble akiri plej superajn ecojn de bona vivo ne nur ĉe malesto de malsuperaj ecoj, dependigantaj la superajn, sed ĉe plej granda disvolvo de malvirtoj; el tio sekvas, ke la koncepto pri la konsisto de bona vivo atingas niatempe ĉe plejmulto da monduloj plej fortan gradon de komplikeco. Oni forgesis la ideon pri tio, kio estas bona vivo.
II.
Okazis tio, laŭ mia opinio, jenmaniere.
La kristanismo, anstataŭante la idolismon, prezentis moralajn postulojn, pli altajn, ol idolanaj, kaj, ĉar alie ne povis esti, prezentante siajn postulojn, starigis, same,