Paĝo:Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale.pdf/2

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tra Mez-Afriko A travers l'Afrique centrale: aldonaj informoj

Legante tekston pri Lemaire kaj lia prelego el 1906 en la revuo de la Brusela Esperanto-Grupo, mi decidis fari provon por ciferecigi la libron. Post iom da eksperimentado. mi sukcesis, uzante la programon ScanSoft Omnipage 16. Atendante pli bonan solvon. mi lokigis la .pdf-dosieron (11,1 mB) je www.mydrive.ch. Eblas akiri ĝin kun uzantonomo `rotsaert8000' kaj (gast-)pasvorto 'lemaire'.

La originala libro estas 27,5 cm alta kaj 22 cm larĝa. La ĉefa enhavo estas printita dulingve, france (nigre) maldekstre kaj esperante (verde) dekstre. La skanita versio estas nur nigre.

Mi serĉis iom da aldonaj informoj pri Lemaire. Evidentigis ke rete (en grandaj bibliotekoj eble troveblas pli) ekzistas nur unu longa teksto pri li, nome Wikipedia-artikolo je http://eo.wikipedia.org/wiki/Charles Lemaire, bazita sur teksto kiun Wim De Smet verkis por la revuo Monato.

Kelkaj aliaj tekstoj rilatas al lia taglibro (1891-1893) kiun Daniel Vangroenweghe publikigis en 1986: http://www.aequatoria.be/French/CogLemaireEquateur.html, http://diglibl.amnh.org/resources/annot bibliography/bib_s_m science.html (teksto el 2003 de American Museum of Natural 'liston!) kaj http://www.aequatoria.be/English/CogRestCollabEG.htm1 (RESISTANCE AND COLLABORATION AT TRIE BEGINNING OF THE COLONIZATION IN MBANDAKA (1883 1893) de Honoré Vinck, Centre de Recherches Culturelles Africanistes).

Per www.europeana.eu mi trovis kelkajn librojn ciferecigitajn de Bibliothèque nationale de France:

Congo et Belgique (à propos de l'Exposition d'Anvers) (1894)
Au Congo : comment les noirs travaillent (1895)
Voyage au Congo (1897)
Mission scientifique du Ka-Tanga : résultats des observations astronomiques, magnétiques et altimétriques effectuées sur le territoire de l'État indépendant du Congo.... 1-2 (1901)
Mission scientifique du Ka-Tanga : résultats des observations astronomiques, magnétiques et altimétriques effectuées sur le territoire de l'État indépendant du Congo.... 4 (1901)
Mission scientifique du Ka-Tanga : résultats des observations astronomiques, magnétiques et altimétriques effectuées sur le territoire de l'État indépendant du Congo.... 2 (1901)

Tiuj tekstoj kaj `Tra Mez-Afriko' kovras lian tutan esploristan karieron. Pri lia kariero kiel estro de la Kolonia Altlernejo en Antverpeno malmulte troveblas. La konstruaĵo ankoraŭ ekzistas apud Middelheimparko. Gi estis transprenita de RUCA en 1965 (http://nl.wikipedia.org/wiki/RUCA) sed restis sendependa 'College voor de Ontwikkelingslanden' kiu ŝajne iĝis 'Institute of Development Policy and Management' (IOB) de la Universitato de Antwerpen (www.ua.ac.be ). Historiaj informoj mankas en la universitata retpago.

roland.rotsaert(a)telenet.be junio 2009