Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/8

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Pioniro.

Iam — mi ankoraŭ ne estis esperantisto — veturante vagonare al iu faka kunveno, mi eniris kupeon, en kiu sidis nur du sinjoroj; la unua moderne vestita, — la alia maljuna, en simplaj, preskaŭ jam eluzitaj vestoj, sur ĉapelo havante kelkajn verdajn stelojn kaj freŝan abibranĉeton. Ambaŭ interparoladis, mi estis nur simpla observanto. Ni preterveturis urbon kun bone videbla bela preĝejo. La maljunulo atentigis la pli junan al tiu ĉi konstruaĵo precipe klarigante ties konstru-stilon; nun ekfluadis vigla interparolado pri la diversegaj arĥitektaĵoj, kaj mi miregis pri la faka, ja preskaŭ scienca perfekteco, per kiu la mizere aspektanta maljunulo sciregis kaj pritraktis tiun malfacilan temon. Mirigite la alia (estis fama nordbohema arĥitekto) petis lian nomon: „Pazelt, Julius Pazelt, Esperanto-instruisto“, respondis fiere la maljunulo, eltirante el la kunportita manpoŝo albumon, en kiu troviĝis pli ol 100 fotografaĵoj: „Esperanto-kursoj, de mi gviditaj en Bohemio kaj Saksio“, diris Pazelt, rakontante nun entuziasme pri Esperanto, pri Zamenhofo, kies persona amiko li estis…

Tro frue mi alproksimiĝis mian vojaĝcelon — preskaŭ Pazelt ne havis tempon enskribi mian nomon kaj adreson en sian notlibron. Mi adiaŭis sincere premante lian manon kaj foriris pensante: „Se ĉiuj esperantistoj estas tiaj, — tiam valoras, eniri iliajn vicojn“.