Paĝo:Umfrid, Christaller - Formulo pri Malarmo, 1908.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

haveno du tiajn « mastodontojn », kiel ilin nomis barono d’Estournelles.

Por eviti malkomprenon, mi antaŭ ĉio diras la jenon : Laŭ mia opinio oni nun ne povas ankoraŭ komenci malarmon. Unue ni bezonas kontrakton interregnan, per kiu la regnoj reciproke garantios siajn nunajn teritoriojn kaj difinos la ekstereŭropajn interesosferojn ; poste la malarmo sekvos senpere.

Sed haltigo de armado jam nun estas elba. Jam la iama Prusa militministro Von Gossler kredis, ke oni povus senmovigi la konatan, ĉiam pli eniĝantan ŝraŭbon, se nur la regnoj garantius, ke dum difinita templimo ili ne provos solvi per glavo la ekzistantajn demandojn. Ĉie konata estas la cirkulero, per kiu la caro kunvokis la unuan Hagan Konferencon, tiel same lia klasika priskribo de l’febro armada, kiu kaptis la naciojn. Kiel tiam la plej granda kontinenta potenco agis por la ideo de malarmado kaj fratiĝo de popoloj, tiel nun la plej granda mara potenco aŭdigas la vokon pri haltigo de l’armado. Kion diros la ceteraj regnoj pri tiu ĉi propono, jam la duan fojon prezentita al ili, kaj subtenata per tiel granda aŭtoritato ? Fakto estas, ke bonvole jam nun oni povus atingi la cititan haltigon. Certe la kielo havas siajn malfacilaĵojn. Kiam oni serĉegas elmontri la diferencojn kiuj ekzistas inter la nacioj, tiam oni riskas ne trovi ian finon. Estas ja malfacile kompari ekzemple la Rusajn kaj Germanajn kanonojn, aŭ Anglajn kaj Germanajn ŝiptipojn. Eĉ la ideo kalkuli laŭ « batalunuoj » (t. e. laŭ nombro da ŝipoj), kiel faras la asocio nomata « Germana Ŝipara Unuiĝo » estas kontraŭdirebla. Kiel, ekzemple, oni povus kompari la 29 pli maljunajn Britajn kirasŝipojn de 1862-1886-aj jaroj kun la 21 germanaj batalŝipoj, kies plej maljuna estas el la 1877-a