Paĝo:Umfrid, Christaller - Formulo pri Malarmo, 1908.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jaro ? Aŭ kiel oni povas taksi la valoron de la jaĥtoj aŭ de la apenaŭ provitaj submaraj boatoj ? Ni konsideru plie la diferencon de la popola klereco, de la amplekso de l’fervojaj retoj, de la biena valoro, de la scienca progreso, de la regnaj ŝuldoj ; tiam oni tuj komprenos, ke klera popolo estas pli armita ol duonklera, kaj ke tial la regnestro de l’malpli klera popolo, intencante egaligi la diferencon, bezonus pli da soldatoj ol la registaro de la klera nacio. Aŭ, ni supozu, ke ekzemple Anglujo havus industrian krizon dum floradas la Germana industrio, tiam kompreneble Germanujo pri armadaj demandoj havus pli oportunan situacion ol Anglujo. Plie, kiam ĉe popolo, kiel ĉe la Franca, ne progresadas la popolana nombro, dum la Germana popolo rapide plimultiĝas, tiam nature la Germanoj povos pli facile ol la Francoj konservi sian armon. Ĉu oni povos flanklasi tiajn diferencojn, en internacia kontrakto pri armado ? Ili nuntempe fakte jam efikis : ĉar ĉiu popolo, kiu iom malfacile progresis, malantaŭiĝis ankaŭ rilate al armée kaj ŝiparo. Sed, ĝis nun, ĉiam la naciaj enspezoj estis la unueca mezurilo, laŭ kiu oni pli malpli povis plimultigi la armadon. Se do oni forlasus estonte pluan pliigon de armado, tiam certe oni ankaŭ forlasus la profiton, kiun donas por la batalforto iu ajn plimultiĝo de la enspezoj aŭ la pli rapida alkresko de l’popolanaro. Sed tio ne domaĝus, kondiĉe ke la ceteraj regnoj ankaŭ ne pligrandiĝu sian potencon. La « ofero » kiun ekzemple la Germanoj farus, rezignante pri plua pligrandigo de sia batalforto, havus egaligon jam per tio, ke ankaŭ Rusujo, kiu ja pro sia rapida popolkreskado pli multe kapablas batale plifortigi sin, devus rezigni profiti sian tutan popolforton por armado.

La Angla propono pri haltigo de armado fakte nur estas la provo fiksi al maksimumo la armadan termometron.