ĝis nun ĉiam leviĝintan kaj anstataŭigi la ĉiaman leviĝon per konstanteco. Laŭ tiu propono la regnoj eĉ ne devus rezigni pri finigo de armo jam komencita. La Germano ŝipkonstruo ekzemple estas leĝe decidita ĝis la 1917-a jaro. Kompreneble oni ne maldecidos tion, kio fariĝis leĝo. Sed oni ja povus destini tiun ĉi aŭ alian jaron, ekzemple la 1825-an, ke ĝi estu fina jaro, ĝis kiam ĉiuj regnoj devus fini tion, kion hodiaŭ ili intencas fari pri armo. Por tio oni devus fiksi maksimumon por ĉiu nacio, ekzemple: oni ne rajtus ĝis 1925-a elspezi ĉiujare pli da mono ol oni elspezis ekzemple en la normaljaro 1906. Postan plimonon oni ne rajtus parlamente postuli, novajn eltrovaĵojn pri detrua tekniko oni ne rajtus uzi. Al la Rusoj oni ja povus permesi elspezi jare tiom por ilia, dum la lasta milito preskaŭ tute detruita ŝiparo, kiom ili elspezis meze dum la lastaj dek jaroj antaŭ la milito. Post la fina jaro 1925-a oni ne rajtus konstrui novan militŝipon aŭ krei novajn kadrojn.
Tion pri la haltigo de armado. Regulan malarmon la Eŭropaj regnoj nur tiam povus komenci kiam ili ĉesos esti ĵaluzemaj konkurantoj, kiam ili komencos rigardi sin kiel partoprenantoj en unu firmo, kies nomo estus: Defendo por komuna kulturo.
Oni ne bezonas klarigi detale kiajn profitojn havas firmoj, antaŭe reciproke konkurintaj, kiam ili unuiĝas. Se la trustoj kaj sindikatoj ne estus profitegaj, tiam oni certe ne kreus ilin. Kiam du firmoj unuiĝas, oni ne nur ŝparas grandajn sumojn pro malbezono de kelke da ejoj kaj kelka personaro, sed oni devos malpli elspezi por reklamo, ĉar unu firmo ne plu bezonos antaŭkrii la alian kaj — jen la ĉefajo — oni laboros per pli oportunaj ŝancoj, oni ne devos plimalkare vendi ol la alia, kontraŭe oni povos fiksi belajn vendprezojn. Konatan ekzemplon montras la petrolsocietoj. Antaŭe ekzistis