Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/100

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi povos lin demandi; li ne kulpigos min, ke mi mensogas.

— Strange, murmuris la komisaro okupita de suspekto. Doktoro, li diris, sin turnante al sinjoro Meĵano, ĉu tiu falo ŝajnas al vi natura?

— Mi respondos, kiam mi estos plene senvestiginta la kadavron, por tre precize ekzameni ĉiujn vundojn.

Dirante tiujn vortojn, la kuracisto tre zorge formetis unujn post la aliaj la vestojn de l’ malfeliĉulo, kiam fariĝo altiris lian atenton.

Laŭlonge de la dekstra manradiko fluis sango, devenanta kredeble de vundo pli supre sidanta.

Tiu simpla detalo pruvis al la praktikisto, ke la sangrondirado ĉiam daŭras, sekve ke Sedilo estas ankora vivanta.

Aliparte la faloj el altaj lokoj okazigas certe multajn ostrompojn kaj grandegajn internajn ŝiradojn: sed kiam la korpo falas sur ebenan teron, la haŭto restas nedifektita, kaj ne okazas hemoragioj.

Instigite de tiuj pripensoj, la doktoro ekkriis:

— Dolĉe, dolĉe. Tiu viro ne estas ankoraŭ tute malviva. Certe li ne troviĝas en multe pli bona stato. Sed eble mi povos lin iomete rekonsciigi, kaj lin vivigi sufiĉe da tempo, por ke li povu doni al la sinjoro komisaro kelkajn klarigojn.

La doktoro lin aŭskultadis, demandis lian pulson, kaj daŭrigis sian laboron.

Per tondiloj li tranĉis la dekstran manikon de ĉiuj vestoj, kiuj kovris la vunditon, nudigis la brakon ĝis la ŝultro, kaj konstatis, ke la sango devenas de mallarĝa truo sidanta apud la klaviklo.

— Sinjoro Hudaso, diris gravtone la kuracisto, ni ne havas antaŭ ni simplan akcidenton, sed krimon aŭ memmortigon. Tiu viro estis frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero.

— Vi estas prava, doktoro, respondis la magistrato. Eĉ