Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/120

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojo. Ĉi tiujn mi tuj rekonis; kaj eĉ mi faris al ili protokolon pro malobeo al la regularo.

— Ĉu vi konservis ĉiujn biletojn devenantajn de tiu vagonaro?

— Mi ilin redonis al la Direktejo. Sed kiam eĉ oni estus konservinta ilin, la analizo de tiu biletaro povus prezenti neniun utilon. En ĝi ĉiuj stacidomoj, de Chartres ĝis Parizo, estas reprezentitaj, eĉ tiuj, kiuj devenas de la grandzona fervojo. Estas neeble diveni, kiu el tiuj biletoj apartenis al sinjoro Herbeno.

— Laŭ la rakonto, kiun vi jam faris al la agento de la polica Prefektejo, via opinio estas, ke la kulpigato ne povis envagoniĝi en Bellevue.

— Ne. La malproksimlandaj vagonaroj, kiuj direktiĝas al Parizo, haltas en Bellevue nur por elvagonigi, sed ne por envagonigi vojaĝantojn. La solaj abonantoj havas rajton ilin uzi por iri Parizon. Por la aliaj veturantoj la afero estas neebla, tial ke la Kompanio ne liveras biletojn. Sed la abonkarto de sinjoro Herbeno valoras ĝis Versailles. Do, tial ke li ne uzis ĝin, kaj prezentis bileton, tio pruvas, ke li venis el stacio pli malproksima ol tiu urbo, el stacio por kiu lia abonkarto ne valoras plu.

— Tre bone: vi povas eliri. Kiam Blankaro estis foririnta:

— Nu, Herbeno, demandis la juĝisto, kion vi havas nun por respondi?

— Nenion. Ĉu mi povas ankoraŭ provi defendon. Mi tre klare sentas, ke mi estas pereonta.

— Ha! fine do vi konfesas.

— Ha ne! tute ne. Depost du horoj mi vivas en abomena inkubsonĝo. Mi estas premegita, neniigita de tiuj atestoj, kiuj tiel mirinde inter si akordiĝas: kaj tio, kio min definitive senmovigas, kio min neripareble paralizas, estas jena: mi havas en koro tro da justemo, por suspekti la sincerecon de atestantoj.

Mi havas neniun malamikon. Tiuj, kiuj min kulpigis