Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/426

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tino ĉiujn amrilatojn, li tion faris, ne tial ke li ne ŝin amis plu, sed tial ke li komprenis, ke la situacio, en kiu ili ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo, kaj ke li ne havas rajton preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian.

Tiam alvenis la fatala juĝa eraro, kiu lin sendis al la punlaborejo. Sentante, ke li estas envolvita en reto de ŝajnaj pruvoj, kiujn li estas nekapabla rompi, antaŭvidante la neeviteblan kondamnon, li volis almenaŭ, antaŭ kiam li veturos al Noumea, kunporti la amemon kaj la estimon de siaj familianoj; kaj li komprenis, ke tio estas malfacila, eĉ tute neebla, se liaj amrilatoj kun Reĝino estas konataj. Tial ke sian viziton li faris al la junulino dum la posttagmezo; tial ke la akcidento de la pontego okazis dum la vespero, ekzistis inter tiuj du fariĝoj neniu ebla rilato: kaj li sin enfermis en sovaĝan silentiĝon, ĉar konfeso ne povis liveri la alibi’on, kiun li bezonis. Pro tio, ne nur li ne riproĉis Reĝinon pro ŝia sintenado kaj ŝia muteco, sed kontraŭe li ŝin gratulis funde de sia koro pro ŝia diskreteco: en tiu epoko, konfeso devenanta de ŝi estus ŝajninta al li vera perfido. Certe pli poste, kiam li povis sin kvietigi, kiam la trankvileco, kiun li ĝuis ĉe sinjoro Morno, ebligis, ke li pripensu, li komprenis, ke li eraris, kaj ke tia konfeso estus havinta kontraŭe ĉefan gravecon, ebligante iom malsimplan kaj iom subtilan kalkulon, kiu laŭ ia grado povis egalvalori pruvitan alibi’on. Tamen li ne povis kulpigi la junulinon, ke ŝi ne pensis al tiu kalkulo, dum li mem, kiu estis la precipa interesito, ne suspektis ĝian gravecon. Sed kontraŭe li devis sin danki, tial ke, antaŭ kiam ŝi malaperos, ŝi skribis en letero la detalitan historion de plenumitaj fariĝoj; ĉar estis la malkovro de tiu dokumento tio, kio ŝin reveniĝis. Tamen li mallaŭte al si konfesis, ke li ludas danĝeroplenan ludon; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, tial ke la rezultato dependos de la maniero,