Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/101

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

markizinon ĉiumomentan influon. Al tio li pripensis, malsuprenirante el la kastelo, kiam li renkontiĝis kun la abato Benojto, kiu al ĝi supreniris. Estis dimanĉo; kaj la bona paroĥestro antaŭtempe lekis siajn lipojn, pripensante la bongustan manĝaĵon, kiun li baldaŭ gustumos. Lin vidante, la juna Saint-Cyrien [1] sentis, ke en lia cerbo lumo subita ekbruliĝas; li komprenis, ke li ekrenkontas sur sia vojo la atuton tiel longe serĉitan: pro tio, kun atestoj de la plej granda estimego li salutis la respektindan pastron.

Konfesprenanto de la markizino, penetrante en angulojn de ŝia animo nekonitajn eĉ de ŝia edzo, fine povante meti en sian parolon aŭtoritaton, kiun ŝia direktatino kredas inspiritan de Dio, la abato estis vere la sola homo kapabla efiki sur sinjorinon de Prelongo tiun premadon, kiun bezonis Viktoro. Sed, por sukcesi, necese estis, ke la inda pastro agu nesciante kaj estu en la manoj de la junulo nur pupo, kies li scius lerte manovrigi fadenojn. Necese estis, ke la pastro estu alligita al li de io potenca, ekzemple de sento de dankemo, por ke la devo mem devigu sinjoron Benojton fariĝi lia protektanto aŭ prefere lia senkonscia kunkulpanto.

Certe unuafoje, kiam okazis la brulado de la Brantina farmodomo, la hazardo lin mirinde favoris; sed Viktoro estis tro inteligenta por ne kompreni, ke tiaj ŝancoj ne dufoje renoviĝas. Li diris al si ke, kiam la fariĝo ne venas al ni, oni devas aliri al la fariĝo kaj devigi ĝian naskiĝon.

Momente li revis montri subitan kaj vivegan kredon al la religiaj misteroj, kaj plenumi praktikaĵojn de fervorega pieco. Sed kelkaj minutoj da pripensado al li pruvis la malsaĝecon de tia sistemo. Ĉiuj Prelonganoj sciis, ke neniam li eniras en la preĝejon. Konvertiĝo tiel rapida, mirigante ĉiun sed erarigante neniun, nur ebligus, ke iu ajn legu en lia ludo kaj ĉion kompromitu.

  1. Lernanto en la lernejo Saint-Cyr.