Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/167

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edziĝpeton, la paroĥestro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari ĉiumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Alĝerio. Sed lin enirantan mirigis la ĉagrena mieno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj. Viktoro precipe ŝajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmoloĝantoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankoraŭ.

— Kio do okazas? demandis la maljunulo.

— Ni ĉiuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. Ĉar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.

— Mi ne komprenas. La bona abato ŝajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron ĉifitan, dirante:

— Ĉu vi komprenas, nun?

— Ho! ekkriis la bona paroĥestro, sufokiĝante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun ŝia markizina Moŝto; mi ŝin riproĉos.

— Diru nenion, sinjoro Benojto; vi ĉion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al ĝi. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Linŝardo, se, kun sia kuraĝo kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta