Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/203

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La sciencprinco opiniis la samajn malcertigojn ol sia provinca kolego, kaj li konsilis la saman kuracmanieron. Poste, klariginte ke, se la resaniĝo ne estas neebla, tamen ĝi plenumiĝos nur post tre longa tempo, li eliris, rekomendante, ke oni tuj lin sciigu, ĉu okaze alvenus ia maltrankviliga simptomo.

Dum la unuaj tagoj, kiuj postvenis post la akcidento, la juna duko sentis ĉagrenon tiel plorigan pro la malfeliĉo frapinta lian patrinon, ke li eĉ ne pripensis al la prokrasto, kiun tiu malsano trudos al lia edziĝo. Sed post kelke da tempo, kiam la unuaj ektimoj estis iom malaperintaj, li timeme parolis pri tio kun la markizo.

Ĉi tiu tre facile al li komprenigis ke, kvankam lia malpacienco estas tre rajta, tamen ne estus konvene, ke oni festu tiun ceremonion, tiel longe kiam sinjorino de Blasano estos nekapabla ĉeesti ĉe ĝi.

— Prokrasto de kelkaj monatoj, daŭrigis Raŭlo, estas konsiderota kiel negravaĵo, kiam oni havas antaŭ si longan vivadon por esti feliĉaj.

Kaj la semajnoj postvenis post la semajnoj. La ostrompo firmiĝis, sed malrapidege; ĉar multaj osteroj naskis ĉiumomente novajn abscesojn, kiuj prokrastis la resaniĝon. Tamen la ĝenerala farto ĉiam montriĝis kontentiga; kaj la timoj esprimitaj de la fama ĥirurgiisto ne efektiviĝis. Tio, klarigis la doktoro de la lando, devenas de la granda pureco de l’ aero spirita en Prelongo.

Se la prokrasto trudita al la geedziĝo multe ĉagrenis la junan dukon, ne estis same por Matildo. De la abomeninda atako de Viktoro, ŝi ne povis pensi sentremete ke, kiam ŝi estos edzino, Gastono havos sur ŝia persono neprotesteblajn rajtojn, kaj ke ŝi estos devigita vole konsenti tion, kion la kapitano provis proprigi al si per la perforto. Pro tiu penso, ŝi sentis sin tremetanta. Ŝi ne povis kompreni kiamaniere simpla formulo civila kaj religia povas konvenigi kaj eĉ moraligi agon tiel tedegigan, kaj aliformigi en devon aferon, kiu al ŝi aperis laŭ