Ĉi tiu paĝo estas provlegita
POR KAJ KONTRAŬ ESPERANTO
(Dialogo)
— De D-ro VALLIENNE —
HENRIKO en sia lernoĉambro, zorge legas la Internacian Sciencan Revuon. Sur la skribotablo vidiĝas la tuta kolekto de libroj esperantaj. Iu frapas sur la pordon.
Eniru (Servisto alportas vizitkarton. Henriko legante) Aleksandro! Kia feliĉa okazo! (Al servisto) Enirigu. (Al Aleksandro eniranta) Kiel? Vi, tie ĉi! Kia favora vento vin alirigis?
ALEKSANDRO
Fervoja okazintaĵo.
HENRIKO kortuŝita
Kio okazis? Ĉu vi estus vundita?
ALEKSANDRO
Ne, feliĉe: trankviliĝu. Unu el la klapoj maldekstraj difektiĝis. Oni petis telegrafe maŝinon helpan: