Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

junulo, kvankam li tamen restas si mem, sammaniere Esperanto fariĝas ĉu angla, ĉu rusa, ĉu greka, ĉu latina, ĉu franca, kaj tamen ĉiam ĝi restas Esperanto. Pro tio, ne nur ĝi tradukas perfektege la sencon de teksto fremda, sed plie ĝi eniras profunden ĝis la intimeco mem de la lingvo, kaj revivigas ĝian movadon, ĝian sonoradon, unuvorte ĝian genion mem. Rigardu ĉiujn librojn dissemitajn tra tiu skribotablo, vi tie trovos ne nur kolektojn faritajn el ĉiuj fremdaĵoj eblaj kaj imageblaj, rusaj, polaj, svedaj, finaj k. t. p., sed ankaŭ la famajn geniojn kiuj honoras la homaron, Shakespeare’on, Schiller’on, Molière’on, Lafontaine’on, Homeron, Virgilion. Kaj se malfeliĉe tiu aro ne estas ankoraŭ tre plena, tio devenas, ne de la neebleco de Esperanto por traduki la trezoron literaturan de la Universo, sed nur de la malofteco de la legantoj, sekve de l’aĉetantoj; kaj tiu malofteco malhelpas la eldonistojn, kiuj ne povas provi produkton ne sufiĉe gajnigan. Esperanto vastiĝu kaj baldaŭ ĝi havos la plej riĉan libraron en la tuta mondo. (Dum Henriko parolas, Aleksandro turnetas neatente la folietojn de la unua libro troviĝanta sub sia mano.)

ALEKSANDRO

Ha! je Dio! Mi kredas ke vi agas kun mi, kiel kun naivegulo. Vi pretendas ke via Esperanto revivigas la genion mem de ia lingvo. Aŭskultu do tiujn du versojn: (Li legas, sed uzante sian nacian elparolon, kaj ne akcentante.)


Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo…