Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj diru al mi se sub tiu barbareco oni povas retrovi la mirindan movadon de la Virgilia verko:

Arma virumque cano, Trojœ qui primus ab oris
Italiam, fato profugus, Lavinaque venit…

HENRIKO

Unue mi povus respondi: estas via elparolmaniero kiu estas barbara. Aŭskultu. (Li legas siavice, sed bonege akcentante.)

ALEKSANDRO

Mi konfesas ke, tiamaniere legitaj, tiuj versoj ŝajnas malpli malbonaj. Sed mi opinias ke ekzistas neniu rilato inter tio kion vi deklamis kaj la poema latina.

HENRIKO

La rilato estas kontraŭe mallarĝa. Se ĝi ne ekzistus, vi ne elparolus tiun vorton: barbareco, kiun, mi tion konfesas, estas proksimume ĝusta. Se vi legus la samajn versojn tradukitajn turke aŭ arabe, ĉar la malsimileco inter ambaŭ lingvoj estas grandega, neniu rilato ebla naskiĝus en via cerbo. Certe la lingvo Esperanto ne estas latina, kiel ĝi estas nek franka nek hispana, sed ĝi memorigas tiujn ĉi lingvojn; kaj la similecoj estas tiel profundaj, ke ili, ŝajnante naturaj, ne estas rimarkataj, dum nur aperas la malsimilecoj. Se iam en traduko latina, vi estus skribinta armoj anstataŭ arma, viron anstataŭ virum, alvenis anstataŭ venit, via profesoro tute prave estus ekkriinta: kiaj barbarismoj!