Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/35

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj, ĉar tiuj vortoj, tute rajtaj en la Esperanta lingvo, estas ja barbarismoj en la latina, vi nun ekkrias: kia barbareco! Tamen vi ne povas postuli, ke oni traduku Eneidon latine.

ALEKSANDRO, ridetante

Ne certe! Sed vi ne pretendas, mi tion supozas, ke vi eltronigos iam la latinan lingvon por ĝin anstataŭi per via Esperanto. Ĉar fine, se la Cicera lingvo estas vere mortinta, se bedaŭrinde, kiel mi timas, ĝi ne estas revivigebla, tamen sendiskuteble ĝi restas la fonto de la plejmulto el idiomoj nun parolataj en Eŭropo: kaj la lernado al ĝi estas necesego por la homo, kiu volas koni la modelilon en kiun estis fandigita la homa paroleco, antaŭ kiam ĝi vestis la formon, sub kiu ĝi aperas al ni hodiaŭ.

HENRIKO

Esperanto ne pli eltronigos la latinan lingvon, ol ĝi eltronigos la aliajn idiomojn nune vivantajn. La Virgilia lingvo estas kaj ĉiam restos la patro, la respektegita prapatro, de la homa lingvaro. Sed ekzistas punkto al kiu mi deziras altiri vian atenton. Ju pli la jarcento antaŭeniros, des pli la literaturaj lernadoj estos forlasitaj pro tempmanko kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Je la tempo pasinta la tuta spirita posedaĵo de bonsocieta homo konsistis el la kono tre plena de antikvaj literaturaj ĉefverkoj. Ne estas same hodiaŭ: kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne tre malproksiman en kiu la kompreneco de tiuj