Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/36

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉefverkoj estos proksimume tute perdita. Feliĉe Esperanto tie troviĝos. Je tiu epoko ĝi estos akceptita kiel universala lingvo kaj konita de ĉiuj. Dank’ al ĝia mirinda fleksebleco, kiu ebligas ke ĝi fotografas litere la tekston kiun ĝi tradukas, ĝi igos facila por la amantoj de belaj literaturaĵoj la legadon de tiuj poemoj, kies la batalado por la vivo ne permesos al ili la studadon en la originala teksto.

Fine oni ne devas forgesi ke se en la latina idiomo troviĝas la lingvara modelilo, en Esperanto kaj nur en Esperanto kuŝas la ĉefa ideo , kiu direktis la formiĝon de tiu modelilo. Sola la genio de doktoro Zamenhof sciis presi sur ĝin tiun karakteron de ideala perfekteco, kies la aliaj lingvoj kaj eĉ la latina prezentas nur skizojn pli-malpli perfektajn.

ALEKSANDRO

Kion vi volas diri?

HENRIKO

En ĉiuj gramatikoj troviĝas certe la principo de tiu modelilo, sed tiel maskita de esceptaĵoj, de nekorektaĵoj, de neregulaĵoj, de idiotismoj, ke ĉiuj tiuj lingvoŝaŭmoj malhelpas la vidon de la linioj ĝeneralaj kaj kaŝas la vidaĵon de la kuneco. Nenio simila en Esperanto. Ĝia gramatiko ne estas ia ajn gramatiko komparebla kun ia ajn alia; ne: ĝi aperas kiel la gramatiko ideala, abstrakta, ece logika, kiel la sola leĝo de lingveco, sendependa de loko aŭ de tempo, senŝanĝa, senmova, fine kiel la Gramatiko. Dank’ al ĝi, ne estas la vorto kiu altrudiĝas al la penso kaj ĝin