Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

direktas, kiel tio okazas tre ofte ĉe la naciaj idiomoj, en kiuj la sama voĉsono estas kelkafoje uzebla laŭ dudek diversaj sencoj, sed kontraŭe estas la ideo kiu uzas la vorton, kiel substratum sur kiun ĝi sin apogas, kiel peron inter si kaj la afero esprimota. Kiam eĉ Esperanto havus nur tiun kvaliton, tio sufiĉus por ke ĝi fariĝu pedagoga ĉefilo: kulturi la cerbon de la junulo, lin instrui pri la reguloj de logikeco kaj de metodo, kaj al li lernigi kiamaniere oni devas pripensi.

ALEKSANDRO, ridetante

Vi penas por min konverti al Esperanto; sed mi timas ke vi perdos vian tempon kaj vian klopodon. Fine, kiu vivos vidos. Se iam ĉiu ĝin parolas, eble mi min decidos pri tiu lernado.

HENRIKO

Se ĉiu rezonus kiel vi, ne morgaŭ sonorus la trumpetado de fina triumfo.

ALEKSANDRO, rigardante sian poŝhorloĝon

Je Dio! La horoj pasis, kaj mi havas tempon nur sufiĉan por aliri al la stacidomo. Preterlasi dufoje mian vagonaron min forte ĉagrenus. Mia familio estus maltrankvila; kaj mi estus devigata al ĝi telefoni.

HENRIKO, ridante kaj petole barante la vojon

Mi permesos vian eliron nur kiam vi estos tradukinta tiun lastan vorton per ĝia samsenca vorto… latina.