Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/38

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ALEKSANDRO

Mi konfesas ke tia samsenca vorto ne estas ekzistebla.

HENRIKO

Vi eraras: ĝi ekzistas, sed ne en la lingvo parolata ĉe la Aŭgusta epoko. Ĝi ekzistas en la idiomo kiu fariĝis ĝia daŭriganto, ĝia sola kaj vere rajta heredanto. Tiu lingvo estas nek la liturgia nek la skolastika latinidiomoj; ĉar ili montriĝas nur kiel mumigitaj restaĵoj de lingvo iam vivega. Tiu lingvo, amiko mia, estas Esperanto. Estas ĝi, kiu, post kovado dekkvarfoje jarcenta, fine disrompis la muretojn de sia ĉelo, kaj forflugis, kiel brilega papilio, forlasinte sur la tero la haŭton de la latinidiomo, kiu estis por ĝi nur pera formiĝo (krisalido).

ALEKSANDRO, ridetante

Mi kredas ke vi iras tro malproksimen: via fervoro por Esperanto vin alflugigas, for de limoj permesitaj de la malvarma racio, al regionoj tro poeziaj por esti veraj. Cetere, (ĉu mi uzos vian komparon?) la latinidiomo ne povas esti la Esperanta krisalido, ĉar tiu lingvaĵo devenas de la kolektaĉo de ĉiuj nunaj idiomoj.

HENRIKO

Sed kiaj do estas preskaŭ ĉiuj nunaj lingvoj? Ĉu ili ne estas la latinidiomo mem, kiu subite haltis, je la V-a jarcento, kaj kiu daŭrigis sian paralelan evolucion