Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/39

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la ses aŭ eĉ en la sep lingvojn de ĝi naskitajn? Se la Roma Imperio ne estus elfalinta, ĝia lingvo estus sekvinta sian normalan evolucion, kaj hodiaŭ ĝi tiel diferencus la Tito-Livian idiomon, kiel tiu ĉi lasta diferencas la malnovajn formojn latinajn, trovitajn sur la plataj ŝtonoj de antaŭhistoria Romo, sur tiuj platŝtonoj, kiujn sciencistoj hodiaŭ silabas nur tre malfacilege. Ni supozu momente ke la Barbara ekokupado ne fariĝis, ke Romo konservis sian potencon, kio tiam estus okazinta? La Romanoj estus devigitaj krei novajn vortojn por esprimi objektojn, ideojn kaj bezonojn novajn. Plie ilian lingvon estus riĉigintaj multaj fremdaj elementoj, slavaj, germanaj kaj skandinavaj. Fine, obeinte la ĝeneralan leĝon, kiu ĉefas la evolucion de lingvoj, iom post iom la latinidiomo estus simpliginta sian gramatikon, forpreninte el ĝi ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiuj esceptojn. Sed kion do faris Esperanto? Ĝi ĉerpis en la Roma antikva fundo la ok dekonojn el siaj radikvortoj: ĝi pruntoprenis la restaĵon al Nordaj popoloj, al nacioj kiuj iom post iom estus inokuliĝintaj en Imperion, se ili ne estus detruintaj ĝin perforte. Fine, preterpasinte la evolucion ĉiam malrapidan, Esperanto simpligis la gramatikon ĝis limoj de ebleco, kaj senkompate detranĉis ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptaĵojn. Do, vi tion bonvolu aŭ ne, pro siaj internaciaj devenoj, Esperanto estas kaj povas esti nur novlatina lingvo: ĝi sufiĉe malsimilas la veran latinidiomon por ke ĉiu konfuzo kun ĝi estu neebla, sed samtempe ĝi sufiĉe ĝin similas, por ke Esperanton lernu ludante ĉiu homo kapabla legi Tacitan paĝon: unuvorte Esperanto prezentas sufiĉe ĝuste la formon kiun