Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

hodiaŭ vestus la Virgilia lingvo, se Romo estus daŭriginta ĝis niaj jaroj sian ĉefan agadon: la sintezo de idiomoj parolataj en la vasta Imperio.

Antaŭ dekkvar jarcentoj ekzistis lingvo universala kaj internacia, ilo potenca de paco kaj de konsento; ĉar, dank’ al ĝi, la Pax Romana ne estis mensoga vorto. Subite ĝi ekfalegas per terurega rompego, kiu samtempe mortigas la povon sur kiun ĝi sin apogis: kaj tuje la tuta homaro diviĝas laŭ sennombraj grupoj, fremdaj kaj malamikaj unu kontraŭ la alia. Sed viro aperas, li revas revivigi, ne la Roman Imperion, ĉar feliĉe tia afero estas neebla, sed tiun lingvon universalan kaj internacian, tiun ilon potencan de paco kaj de konsento, kiun oni kredis mortinta, sed kiu nur dormadis. Li ĝin prezentas al la mondo, ne similan al la lingvo kiu ekzistis antaŭ dekkvar jarcentoj, sed al la lingvo, kiu ekzistus hodiaŭ se la antikva rompego ne estus okazinta. Nu, mi certigas ke ĉiu inteligenta kaj altkora homo devas, ne nur ne kontraŭbatali tiun genion viron, ne nur ne montriĝi pri li neŭtra kaj indiferenta, sed kontraŭe ke li devas fariĝi lia agema kunlaboranto, kaj lin helpi, per ĉiuj eblaj rimedoj, por ke li povu efektivigi tiun superhoman laboron: realligi la internacian ligilon iam rompitan de la Ĝenserikaj barbaraj bandoj.