Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zupr[1] kaj laŭ sia deziro prilaboras projekton de l’metropoliteno. Olga ankaŭ devus esti kontenta. Kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio. Nun li havas, negrandan kvankam, sed tamen, pli-malpli sufiĉan salajron. Ŝi povas esti trankvila por la morgaŭa tago. La vivo, liberigita de la turmentanta malriĉeco, estas revenonta al la fontoj de ilia amo.

Ho ve! Lia laboro ŝajnas al li senfrukta. La tuta trustoestas malamiko de l’metropoliteno. La skizoj, por kiuj estas fordonitaj tiom da sendormaj noktoj, estas metataj sur breton kaj kovrataj de la polvo. Kaj Olga laciĝis! Ŝi alkutimiĝis vidi la vivon tiel griza! Ĉiam pli malofte aŭdiĝas ŝia rido kaj la okuloj fariĝis tro seriozaj. Kiam li komencas ŝerci, ŝi, interrompas lin per severa levo de l’ŝultroj. La kareso mem donas ĝojon nur por unu momento. Olga ne deziras fidi la estonton. Vitalij ricevas dume malgrandan salajron, kaj ili nenion havas. Ĉio eluziĝis, ĉion oni devas ripari, multon aĉeti kaj eĉ la somerloĝejo, tiel necesa por la infano, signifas novan ŝuldon. Kiom da tempo estos do bezonata, por rehavigi la fortojn kaj vivenergion? La sano de ili ambaŭ ne statas ja bone: li havas pulmokataron, ŝi ricevis pro abortoj kaj malfacila laboro virinajn malsanojn. La juneco ŝajnas sonĝo, neniam ekzistinta reale. Ĉu ili amas ankoraŭ unu la alian? Ĉu ili ankoraŭ povas ami?

La demando aperis ŝtele kaj kvazaŭ malnobla mortigisto enigis en dorson de Vitalij akran tranĉilon. Li kuntiriĝis kaj, subite, ĉesinte pensi pri la verda kloŝo kaj varma teo sur la verando, komencis atenteme aŭskulti, kio okazas en li, interne. Kaj bone eksentis, ke de tie io foriras. Foriras kun doloro, foriras por ĉiam… Forlasante la hejmon, loĝejon, ĉambron, kie oni loĝis multajn jarojn kaj kie ĉio estas tiom parenca kaj kara, la homoj ĉagrene rigardas la nudajn murojn, malpuran nebalaitan plankon, lampeton, kiu tiel solece pendas en la aero. Kaj apud la sojlo, ne havante fortojn transpaŝi ĝin, kiel ordinare, kiel ĉiam, oni prokrastas unu minuton, ĵetas la rigardon malantaŭen kaj la ĉambro ŝajnas esti kortuŝe kompatinda. Ŝajnas, ke ĝi esprimas iun mutan riproĉon, mutan petegon. Tiel ekrigardis Vitalij en sian koron kaj komprenis, ke la koro estas malplena. El ĝi foriris la tiom hela iam sento.

Nur kvar monatoj pasis de post tiu tago kaj la vivo konvinkigis lin pri neevitebla fatala fino. Olga antaŭe esperis, ke poste ili vivos pli bone. Dum ĉi tiuj jaroj de lia lernado estis malfacile, sed ŝi atendis rekompencon. La rekompenco aspektis mizere. Same ŝi devis multe labori kaj same malmulte da ĝojo ŝi ricevis. Nun ŝi komencis kredi, ke pli bone ili vivos neniam. Pro tio sur ŝian junan ovalan vizaĝon kuŝiĝis diafana paleco, severaj sulkoj akre mallevis anguletojn de la maldikaj lipoj kaj esprimo de malespero aperis en la grizaj belaj okuloj. Tiam Vitalij komencis timeme ŝirmi sin de ŝia malvarma skeptikismo. Ĉiam pli malproksima al ŝi iĝis li, ĉiam pli profundiĝis li en laboron, sin okupis per libroj, gazetoj, projektoj, skizoj. Ĉiam malpli da

karesaj vortoj trovis li por severa Olga, ĉiam malpli da tempo por la fami-

  1. Mosĥozupr — mallongigita «Moskovskoje Ĥozjajstvennoje Upravlenije» (Moskva Trusto por Urba Mastrumo).