Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/8

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lio. Tiel iĝis ili postulemaj unu al la alia, silente atendante, kiam do la mondo de unu estos komprenita de la alia. Ili nervumis kaj iom post iom forgesis, ke ili havis iam ankaŭ la helajn tagojn. El la aŭtuna nebulo, el la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo.

Forta puŝo ĵetis lin sur fenestron de la vagono. La vitro dispeciĝis kun sonoro. En la sama momento sovaĝa krio kovris la bruon, falante de la ŝtupeto kaj malaperante ie sub la radoj. Per vundita mano Vitalij furioze kaptis la signalan ŝnuron kaj elsaltis el la vagono. Malantaŭe, sur la reloj kuŝis malluma kaj timiga aĵo. Iom flanke estis falinta malplena leda saketo kaj apud ĝi disŝutitaj