Paĝo:Verax - Elementa Fotografa Optiko, 1906.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I
OPTIKAJ FENOMENOJ
DE LA LUMAJ RADIOJ.

1. — Fasko kaj radio.

Oni nomas radio luman strekon tre maldikan, elirantan el ajna luma fonto. Fasko estas aro da multaj radioj elirintaj el sama fonto. Kiam fasko estas maldika, oni nomas ĝin fasketo.

2. — Rifrakto.

Luma radio trairas laŭ rekta linio en homogena medio, t. e., en medio samnatureca. Kiam ĝi iras oblikve de unua diafana medio en duan pli-malpli densan, ĝi fleksiĝas laŭ kvanto pli malpli granda. Tiu fleksiĝo de luma radio trairanta du diafanajn mediojn malsame densajn, estas la fenomeno nomata rifrakto (fig. 1).

La medioj kie rifraktas la lumaj radioj, estas nomataj rifraktigaj medioj.

La tri elementaj leĝoj de l’rifrakto por luma radio unukolora estas simplaj. Ili estas:

1-e) La incida radio (radio alfalanta) kaj la rifrakta radio (radio fleksiĝinta) estas ĉiam en sama ebeno (la rifrakta ebeno), perpendikla al la surfaco disiganta la du mediojn malsame densajn. Tiu surfaco estas nomita: rifraktiga surfaco (fig. 1, S. S.).

2-e) Se la du medio estas pli densa ol la unua, la rifrakta radio, kliniĝante, alproksimiĝas la normalon N. N. (perpendiklo al la rifraktiga surfaco ĉe la kontaktpunkto P de la incida radio: tiu punkto estas la incideca punkto). Tia estas la okazo kiam luma radio iras de aero en vitron aŭ akvon. Se kontraŭe la dua medio estas malpli densa ol la unua, la rifrakta radio malproksimiĝas de la normalo, kiel en okazo de radio iranta de akvo aŭ vitro en aeron. Oni diras tiam ke vitro kaj akvo estas pli rifraktigaj ol aero.

La rifraktiga povecorifraktigeco de substanco estas ĝenerale rilata kun ĝia denseco.

Oni nomas incideca angulo, la angulon, i, formitan de la incida radio kun la normalo alkondukita de la rifraktiga