Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/108

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun edzino aŭ sen — ni vin kaptos fine! Al Huragano oni povas konfidi la aferon! (Promenante tra la ĉambro, li parkere ripetas la »dediĉon«. Aŭdiĝas alveturanta aŭtomobilo. Pasas kelkaj momentoj, dum kiuj Piroto, »pretigante sin«, ĉiumomente »aŭskultas« kaj rigardas la pordon. Iom poste aŭdiĝas voĉoj post la kulisoj).

Voĉo (post la kulisoj). Mi petas, sinjoro doktoro — ĉi tien — ĉambro 14 — mi petas.

Piroto. Ho, mia koro! Ili iras — — (forglutas la alian). Somnambulo kaj Akompano (eniras tra la meza pordo).

SCENO 8a.

Piroto. Somnambulo. Akompano.

Akompano. Estu bonvenanta, sinjoro doktoro! Flanke al Piroto) Ssssen edzino —

Somnambulo. Vi eraras, sinjoro, mi neniam estis doktoro.

Akompano. Hm — jjjes — jes — pa-pardonu! (Flanke al Piroto) Li obstine malkonfesas —

Piroto. Mia kolego kutime ĉiun eminentulon titolas »doktoro«. Pardonu al li. (Flanke) Mi tremas.

Somnambulo. Sed mi ankaŭ ne estas eminentulo!

Akompano. Je-jes — jes — mmmi — komprenas. (Li signife »interpalpebrumas« kun Piroto).

Piroto (treme). Mi — mi — mi — mia — mia.

Akompano (flanke). Li — li — li — llia lango ko — kommmencas sian ttremdancon. (Al Somnambulo) Mi havas la honoron prezenti al via moŝto: mia kolego, sinjoro Piroto, glora poeto (Piroto geste »modestigas sin«) kaj mi — Akompano.