Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/125

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gastoj komprenas nian lingvon nacian, mi speciale por ili tradukas ĝin esperanten. Kompreneble mi nur tradukos. Mi ne konkurencos kun talento de niaj geaktoroj. Mi nur volas plifaciligi al vi la komprenon de la unua parto…

(La samon li povas diri nacilingve, por ke la lokaj gastoj ne pensu, ke li diris ion nekonvenan).

Do, mi petas, bone aŭskultu. Sinjoro Grumblulo, 60-aĝa fraŭlo adiaŭas sian ĉarman nevinon Helenjon (mi tute ne mensogas — ŝi estas efektive ĉarma).

Helenjo.

Ĝis revido, onklo »Grumblulo«…

Onklo.

Vi, malĝentulino!… ne moku…

Helenjo.

Se mi tradormos tutan morgaŭan tagon post hodiaŭa balo, mi venos al vi por distri vin iomete en via… grumblema soleco.

Onklo.

Iru, iru, ĉar la balo forkuros de vi. Kaj memoru, ne tro dormu, ĉar ĉiu trodormata horo mallongigas la vivon.

Helenjo.

Tralala… Ne manku nur la mono, tempo ĉiam sufiĉos por danco kaj dormo. Kompreneble, alie estas kun vi, onklo… Vi estas malju… (ekbatinte sin en la buŝon) nu… pliaĝa, ol mi, mi volis diri…

Onklo.

Ne ĝenu vin, parolu tute libere… Mi konscias ja tre bone… ho, mi eĉ tro bone sentas miajn 60 jarojn!… ho, malbenita kruro!… (frotas la kruron).