Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/145

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je la naŭa, post matenmanĝo, mi eniris en unuan banejon, kie oni per dura,[1] malglata frotbroso tiel plenfrotadis mian malfeliĉan korpon, ke ĝi estis tute sangoruĝa. Post tiu ĉi unua »kuracago« mi, post duonhora ripozo, eniris en — aerobanejon…
Ho, ve!… dank’ al mia nesufiĉa kompreno de germana lingvo kaj precipe pro la perdo de miaj okulvitroj, mi eniris… en la… nu, jes, vi jam divenis — en la »virinaerobanejon«!!!…

Tuj post fermiĝo de la pordo, mi ekaŭdis sovaĝan malesperan ekkrion, kaj oni min, kiel pilkon (mi pezis 46 kg.), elĵetis eksteren…

Ne komprenante la ĝustan kaŭzon de tia malrespekto por mia persono, mi volis duafoje tien eniri por almenaŭ demandi »kial?«, sed oni al mi antaŭiris la vojon, energie klarigante per manoj, ke la virbanejo estas en — tute alia loko!…

Antaŭ ol eniri en la tute alian lokon mi singarde rerigardis ĉiujn sur- kaj subskribojn. Jen, sur la enira pordo, mi ekvidis sonorilon kun ĉirkaŭskribo »sonorigu!«…

Mi eksonorigis…

Tuj de ĉiuj flankoj kunkuris diversaj oficistinoj (ĉiam nur »inoj« !!!), demandante min kvaronafable, kion mi volas?

— Mi?…

— Jes, vi!…

— Nenion!

— Kial do vi sonorigas?!…

— Mi?

— Jes, vi!

— Kial?… legu la ĉirkaŭskribon!…

  1. malmola? — E. W.