Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/146

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Stranga lando!… Kiam mi, ne atentante la subskribojn, eniras en »tute alian« lokon — oni min elĵetas, kiel pendigotan krimulon, kaj kiam mi singarde legas ĉiun subskribon, oni min riproĉe demandas »kial?«…

— Ho, se vi estus en Rusujo, mi jam scius, kiel kaj kion respondi al vi, malbenita oficistinaro!!… — ekmurmuris mi, aldonante kelkajn plej efektajn rusajn insultojn.

Fine mi eniris en la vir-aerobanejon.

Tie iu grandegulo ekkriis »aus!…« (aus-atmen: germane = elspiri[1])… Mi tuj retiriĝis… Sed, kiam la sama potenca voĉo diris »ein!…« (einatmen = en-spiri[2]), mi restis. Mi eĉ volis demandi, ĉu ĉiuj mane kaj piede svingantaj tie homoj estas viroj aŭ virinoj (singardemo ja neniam malutilas!), sed apude pendanta parto de ies virvesto certigis min, ke mi ĝuste eniris. Post duonhora kunsvingado, mi, apenaŭ viva, entrenis min en trian banejon, kie iu atleto, kurbigante miajn manojn, klarigadis al mi, ke tio estas — masaĝo, kaj li estas — masaĝisto.

Post finita masaĝo, mi ekproponis al mia ekzekutisto, ke li transportu min al la manĝotablo, ĉar mi faris impreson de senmana kaj senpieda homo. Sidinte ĉe la tablo, mi avide tralegis la manĝokarton, sed, bedaŭrinde, ĝi enhavis tiom da neologismoj, (mi tre bedaŭris, ke mi ne kunportis miajn 18 vortarojn), ke mi bone komprenis nur unu vorton: Salato, salata kaj aliaj ĝiaj devenaĵoj.

Ĉu vi scias, feliĉa leganto aŭ legantino, kio estas salato? — Ne? — Salato estas tia, tre bona, acido-

  1. Germane »aus« signifas ankaŭ ofte: el (-iru!), for (-iru!)
  2. — »ein« signifas ankaŭ ofte: en(-iru!)