Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/149

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
AVENTUROJ DE RUSA KAMPARANO EN GERMANUJO.
Monologo.

II.

Post longa vagado mi venis Berlinon. Ĉar la profesoro (kiun mi intencis demandi pri plua »sandirekto« de mia vojaĝo) estis videbla nur de 3 ĝis 4 horo, mi lasis miajn manpaketojn en la stacidomo, kaj direktis min sur straton por konatiĝi kun la famekonata germana ĉefurbo. Berlino entuziasmigis min. Ĉar mi ofte aŭdis pri diversaj mirindaĵoj de Berlino, precipe pri ĝia panoptika muzeo, mi tre volonte profitis afablan inviton de ĝia fervora agento, kiu elkriegadis ĉe la muzea pordo ĉiujn panoptikajn vidindaĵojn.

Mi eniris. Ĉe la pordo staris iu tre eleganta kaj apetita virino, kiu tre afable direktadis ĉiun vizitanton — sur la ŝtuparon. Tie en la mezo staris iu ĉarmokorpa fraŭlino, kiu, plibonigante sian aĵuran ŝtrumpeton, mute koketadis ĉiun supreniranton.

— Ne tuŝu min, — diris ŝia vizaĝo…

— Ne tuŝu min, — diris la tabuleto pendanta ĉe ŝia ĉarma kolo.

Antaŭ la kaso atendis areto da venintoj. La kas-