Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/157

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tiu laŭplane difinita horo. La rapidvagonaro flugis, stacioj foraperadis antaŭ miaj sonĝaj okuloj, kiel fulmobriloj… Mi penadis ne dormi, timante novajn malagrablajn panoptikajn sonĝojn. Mi ĵuris, ke tuj post la alveno en Frankfurt/M. mi iros en sanigejon, farante neniajn »Odermajnajn« promenveturadojn. Se mi mem ne tuj iros en sanigejon, oni min tie baldaŭ enŝlosos perforte… Kaj ŝajnis al mi, ke oni kondukas min tra la Frankfurtaj stratoj ĉirkaŭŝnuritan kaj fajfokante akompanatan de la stratbubaro… Sur mia kapo brilas granda ekrano kun ruĝaj literoj »Panoptikum«. La kondukanta min bandito tuŝadis min ĉiumomente kaj ĉiam pli forte… Mi vekiĝis…

— Abomenularo! — ekkriegis mi… — ĉu vi pensas, ke mi estas panoptika figuro?!… Kion vi volas, — kolere demandis mi la apude starantan konduktoron.

— La vagonaro ne estas hotelo, — respondis li. — Ni jam de longe alvenis, kaj mi neniel povis vin veki.

— Ni jam alvenis?!

— Jes, Sinjoro. Eliru!

— Neebla afero!… Ne, Sinjoro!… vi ne trompos min duafoje!… Fermu la pordon kaj iru for! (al la infero, — aldonis mi enpense). Nenia forto eligos min el vagono antaŭ la deka matene!…

La konduktoro foriris, sed baldaŭ li revenis kun du ĝendarmoj, kiuj, preninte tre afable miajn valizojn, elĵetis ilin el la vagono, proponante al mi propraforte kaj propravole sekvi mian propraĵon, ĉar la vagonaro ne iros plu.

— Ĉu ia nova aventuro?… Kie mi estas?…

Miaj pensoj senordiĝis, mia sango malvarmiĝis, kaj mia rigardo preĝiris al ĉielo.