Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/158

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Dio ĉionpova, — preĝis mi, — se vi sursendas por mi ian novan panoptikan malkomprenon, faru almenaŭ, ke mi ne postvivu ĝian ekklariĝon!…

— Vi estas en Berlino, — respondis ĝendarmo (anstataŭ Dio)…

Mi larĝe malfermis mian buŝon, ĉar mi sentis, ke mi devas ion engluti… Mi sentis, ke mi svenas…

— Hodiaŭ… tuj… senprokraste mi veturos hejmen, — kriis mi, kuŝante en la »ekstraĉambro«.

— Kaj via bileto ĝis Frankfurt/M.?… — demandis min la staciestro.

— Uzu ĝin mem, vi havos someran promenveturadon sur ĉarma »Majnodero«…

La vagonaro flugas… Se mi senaventure venos en Peterburgon, mi sendos al vi ilustritan poŝtkarton, se ne, vi legos pri mia memmortigo.

Adiaŭ!…

»La Revuo« 1911—12 pĝ. 306.