Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/17

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ŝanĝas, ŝiras kaj detruas
Tremas fundamento…

Ĉu ne estas okulfrapa la fortikeco, ŝprucanta el ĉi versoj?

En malgrandaj versajoj aŭ en pli grandaj, ĉu en seriozaj, ĉu en ŝercaj — ĉie trabrilas vere poezia talento. Ĉu »Versaĵo sen fino«, ĉu »Frenezulino«, ĉu »Najtingala trilo«, ĉu »Homa doloro« — en ĉiu aparte elnaĝas antaŭ ĉio talenta, facila ritmado kaj rimado.

Kaj en ĉiuj liaj verketoj sendepende de l’ speco, formo, aŭ enhavo, estas travidebla, kvazaŭ ora fadeno — lia plej alta nobla spiro: revo pri bonkoraj, homecaj interrilatoj, pri interhoma amo (Bummkanteto, Adiaŭ al Danciganoj, aŭ eĉ la fabletoj — transformitaj el Krilov). Ke mi nur atentigu kiom da nobl-koreco metis tiu alt-ideulo en la poemojn »Homa Doloro«, »Vana ofero«, aŭ en la rakontojn pri »Floroj kaj homoj«, aŭ »Malfeliĉa standardisto«.

Kaj ni speciale substreku, ke Dro Felikso Zamenhof ne estis ja fantaziulo. Nek ia ekzaltulo. Tute sobre li rigardis la mondon, ĉiujn en ĝi aperojn kaj ĉiujn ĝiajn loĝantojn. Jam en siaj fruaj jaroj li evidentigas klaran senentuziasman pritaksadon ne nur de l’ simplaj homoj, sed eĉ de la altaj steloj.

Se Vin iu ne rigardas
Tra ĉielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj, —
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia »stelo«
Estas sen la luma krono
Nur diablo — ne anĝelo.
Vizito de la steloj sur la tero. 1888.