Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/193

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiam estis en la oka. Petolemulo, mi enkuris en la instruistan kabineton kun ĉapelo sur la kapo. Oni min tuj senĉapeligis, forpreninte la profanigilon de l’ sanktejo. Plorante mi forkuris al Ludoviko. Li kunprenis min kaj prezentis al la inspektoro sian etan fraton novebakitan unuaklasulon. Sinjoro inspektoro ekridetis kaj, redonante al mi la ĉapon, diris:

— Memoru, knabo, ĉiam imiti vian fraton, kiu estas la ornamo de nia gimnazio!

Sur revojo mi timeme demandis la »ornamon«, ĉu mi hodiaŭ restos sen tagmanĝo?

— Ne, vi certe ricevos ĝin, ĉar neniu ja scios pri la ĉapepizodo.

Ludoviko estis fervora piedirulo. Li ofte iris sola aŭ aranĝadis opan piediron al Vilanov (antikva pola reĝa rezidejo proksime de Varsovio), aŭ la ĝeneralan ekskurson en omnibuso speciale dungita por la tuta familio kaj pensiono. Mi tre klare memoras unu dolorigan epizodon dum tia ekskurso: mi dufoje falis de sur la veturigista sido, kien min pro mia granda ĝojo ekkomandis Ludoviko.

La patro riproĉetis lin pro la tro bonkoraj »fantazioj«. Kaj efektive, Ludoviko estis por mi kvazaŭ enpersoniĝo de ĉio bona kaj saĝa. Nian bonkoran, malsaneman patrinon li preskaŭ diadoris. Kaj reciproke — Ludoviko estis por ŝi kvazaŭ okulpupilo.

Post la frua morto de nia adorata patrino, la 1. XI. 1892, ni ĉiuj restis en profundega korfunebro. Depost ŝia morto, kiu sendube lasis sur la sentema animo de Ludoviko profundan postsignon, nia patro alproksimiĝis al siaj infanoj, kaj liaj interrilatoj kun ni fariĝis pli amikaj, malpli oficialaj kaj »pedagogiaj«.

Feliĉe la neston de nia patro ne trafis la sorto de multaj aliaj familiaj nestoj.