Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/200

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venintaj en la ejon de P. E. S., ke mi rifuzis la peton diri kelkajn vortojn. Tamen, ĉar mi esperas, ke la P. E.-ton legos eble multe pli ol 12 personoj, mi decidis publikigi miajn rememorojn. Por tiuj, kiuj bone scias la historion de Esperanto-movado, mi eble diros nenion novan. Tamen — ĝi ne malutilos…

Kiam kaj kiel mi fariĝis Esperantisto?

Tuj post apero de la unua broŝuro en 1887 mi ricevis ĝin de mia frato kun peto atente tralegi. La atenta tralego havis preskaŭ tujan efikon. Post kelkaj tagoj mi redonis la broŝuron kun mia unua — nu, vi jam divenas — versaĵo. La frato donis al mi tuj la esperantistan bapton.

Kial mi fariĝis Esperantisto?

En plej frua mia junulaĝo mi havis plenan konscion pri la granda graveco kaj utileco de unu komuna, interpopola komprenilo. Kiam aperis Volapük, mi kun miaj kolegoj atente studis ĝin kaj ekfervoriĝis por ĝi. Sed nur komence. Granda ĥaoso kaj multego da artefaritaj mortaj vortoj, baldaŭ senvolontigis min. Kiam post kelkaj jaroj mi legis la broŝuron de dr. Esperanto, mi subite kvazaŭ englutis iun kvanton da varma, freŝa viviga aero. Kiam mi la duan fojon legis la libreton, mi estis homo, kiu jen sur vojo trovis oran moneron. Kelkajn paŝojn plu… li trovis duan… trian… kvinan… sepan…! Kia ĝojo!… tiom da oro!… Tia trezoro!… Li timeme ĉirkaŭrigardas — ĉu li ne sonĝas?… ĉu iu ne volas forrabi de li la trovaĵon?… Kaj jen, kiel dirite (kiel ĉiu pia kaj fervora esperantisto), mi komencis »krei«… Mi elskribis mian tutan inkujon, rompis kelkdekon da plumoj. Dekojn da versaĵoj mi skribadis kaj la dekunuajn mi montradis al nia frato. Li estis severa kritikanto.