Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/213

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bonaj estas — kompanioj… Post unu jaro de mia necerta vivo oni komencis min aprobadi, eĉ mencii… Oni eĉ premiis min — nu, ne min, sed mian patron — per la nobelpremio. Kiam, premiita, mia patro riĉiĝis, komencis aperadi multaj aliaj infanoj — miaj fratinoj.

Kompreneble ne ĉiuj estis premiindaj, kiel mi. Ni ĉiuj, plej ofte fruktoj de sendormaj noktoj, fariĝadis ofte baldaŭ post la naskiĝo senhejmaj orfoj, ĉar niaj naskintoj (tute egale ĉu ili estas patroj aŭ patrinoj — sed tre malofte — gepatroj) — ili kutime estas homoj malriĉaj. Ili havas nek povon, nek eblon prizorgadi nin kaj konservadi hejme. Do, ni estas transdonataj en fremdajn manojn, en specialajn »ejojn«, kie ni, senhejmulinoj, ofte tre longe atendas ĝis kiam iu, delogita de nia nomo aŭ bela eksteraĵo, forprenas nin. Neniu el ni scias, kien kaj kiam li forlasos la »deponejon«. Atendante la eliron, ĉiu enuas kaj sopiras pri varmo de iu konstanta hejmo. Kvankam premiita, mi ankaŭ longe atendis mian vicon. Mian liberiĝon mi ŝuldas al la — Librotago…

Nu, ĉu vi jam ne ridas? Vi jam komprenas, kiu mi estas, kaj kiu — mia patro?… Mi estas (legas nomon de la libro)… mia patro… (legas nomon de la aŭtoro)… Patrinon, kiel dirite, mi ne havis, kaj mi naskiĝis sur la skribotablo en kabineto… Ĉio en ordo, ĉu ne?… Jen, mi estas antaŭ vi. Kiu volas adapti min, ekposedi — mi petas. Mi estas preta ornami vian hejmon, vian bibliotekon. Miaj samsortanoj ankaŭ atendas tie en la apuda ĉambro kaj sopiras pri iu savonto. Do, ne prokrastu, prenu nin kaj repagu al niaj patroj aŭ patrinoj iliajn penegojn, ĉu pensajn, ĉu monajn.

Estu la »librotago« — tago de liberiĝo por mul-