Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/223

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
EN TAGO DE LIBRO.
(15/XII.—1931)

(Monologo de maljuna libro)

(Venas el apuda ĉambro. Parolas malrapide kun paŭzoj.)

Mi havas la honoron prezenti min: mi estas libro. Libro Esperanta… Libro-avino, se vi volas… Mia nomo estas al vi bone konata: »Fundamento de Esperanto«. Maljuna mi estas… Sed ĉiam vigla, freŝa kaj… bela. Jes… Mi naskiĝis en jaro 1903 en Warszawa ĉe strato Dzika Nr. 9 (hodiaŭ, post longaj hezitadoj, fine -str. Zamenhofa.) Mia patro estis la Majstro mem. Jes! Bedaŭrinde li mortis, sed mi postvivas kaj glorigos lin poreterne… Pardonu afable mian babilemon. Mi estas babilemulino… Mi tre ĝojas vidi vin hodiaŭ ĉi tie, niajn karajn gastojn-aĉetontojn. Do ni plej kore salutas vin en la nomo de miaj gekamaradoj el apuda ĉambro… Hodiaŭ estas tago Zamenhofa, tago de l’ libro. Kiom da ĝojo, kiom da esperoj por ni, libroj esperantaj, en ĉi tiu feliĉa tago! Kaj ne nur por ni, ankaŭ por vi, por la tuta esperantistaro. Jes… La tago de 15. XII. estas tago de komuna ĝojo. Ĝi rememorigas, ke antaŭ 72 jaroj en la urbo Bialystok naskiĝis tiu, kies postea Esperanto montriĝis plej taŭga