Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/268

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
FELIKSO ZAMENHOF

mortis la 4-an de Decembro. Kun sincera malĝojo ni sciigas tion al la tutmonda Esperantistaro.

En ĉi tiu numero de La Praktiko ni intencis skribi pri Doktoro Zamenhof, la aŭtoro de nia lingvo, ĉar la 15-an de Decembro la Esperantistaro festas lian naskiĝtagon. Sed la jus ricevita funebra sciigo devigas nin ŝanĝi la intencon kaj anstataŭ la Majstro skribi pri lia frato.

Felikso Zamenhof naskiĝis en la jaro 1868 en Bjelostoko (Polujo), kiel kvina infano kaj dua filo de Marko Zamenhof. En la universitato de Varŝavo li studis farmacion kaj fariĝis apotekisto en Varŝavo. Felikso Zamenhof estis multflanka talentulo. La Esperantistaro bone konas lin, ĉar el la Zamenhofa familio li estis tiu persono, kiu plej multe partoprenjs en la Esperantista vivo. Li ofte partoprenis en niaj universalaj kongresoj kaj faris en ili belajn paroladojn, plenajn de konvinko kaj entuziasmo. Kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio, li estis vera reprezentanto speciale de la spirito de nia Majstro. Ne nur en siaj kongresaj paroladoj, sed ankaŭ per oftaj artikoloj en Esperantaj gazetoj li admonis la Esperantistaron resti fidela al la idealo de Doktoro Zamenhof kaj kon-