Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/274

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Felikso ŝajnis al mi severa, malhela eble iom mizantropa. La malhela nubo, post kiu dormis disciplinita per forta volo tondro! Mi sciis ke li estis konata en Varsovio apotekisto kaj preskaŭ imagis al mi, ke ĉi tiu frato de Majstro estas apotekisto de l’ mezcentjara epoko, kiu super kuraciloj murmuras sorĉajn formulojn, aldonantajn forton al kuracaj herboj kaj radikoj. Mi pensis ke li tro konas la dolorojn de l’ vivo, por havi la kapablecon rideti. Li estis por mi la enkorpigita graveco kaj seriozeco.

Sed unutage mi ekkonis la falson de miaj tro simpligitaj imagoj fantaziaj. Okazis eraroj. Maskoj defalis — kaj la du fratoj de Majstro montriĝis al mi tre interesaj kaj komplikitaj naturoj — veraj infanoj de malsimilaj al si reciproke parencoj, Marko kaj Rozalio. Unua tremmomento de alia ekkono trafis min, kiam mi okaze prenis en la manojn nian unuan »Fundamentan Krestomation«. Mi rimarkis — kia diablo! — tiu nubigita mia farmaciestro inaŭguras sian literaturan agadon sur kampo esperanta per la versaĵoj, petolaj, en ritmo dancanta, ridanta. »Versaĵo sen fino.«

Tio estas eble unua danco sur la pargeto de la esperanta poezio. Kaj ĉi tie en Fundamenta Krestomatio ni trovas ankaŭ unuan versaĵon de Felikso Zamenhof — (poste pseŭdonimo: FEZ.) — simile gajan en ideo kaj saltantan en ritmo, originalan elpensaĵon de aŭtoro, fabeleton pri »Vizito de la steloj sur la Tero«.

Ho! Nia malhela mizantropo povas ridi, aŭ almenaŭ rideti. Ĝi estis tuta malkovro por mi.

Sed ankoraŭ en ĉi tiuj du poemetoj ni malkovras post gaja kovrilo — la rideton iom maldolĉan. La peripetioj de ŝanĝema koro de virino — de tiu Heleno ŝanĝanta edzojn kiel gantojn, montras aŭtoron-ironis-