Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/37

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
AL S-RO…

(plenuminto de la rolo »Mazepa«)[1]

Motto:
Por amo vera, por amo pura
Nenia kapo — estas tro dura.[2])
(Neosokrates)

Ke Amelion diadoris,
Ke ŝin ekamis vi.
Tute ne miras mia koro —
Ŝin ne envias mi.[3]
Sed ĉar vi poste, enmurita,
Povis neniel jam
Trui[4] forkuron — ne indestas
Vi por dipura am’.
Do, ne ĵaluzu via koro,
Ne plendu vi, ke mi
Amon pli puran, »murorompan«
Konfesis nun al ŝi…


1912

  1. S-o Stanislawski — dum la VIII. U. K. de E-o en Krakovo 1912. E. W.
  2. Supozeble: malmola, malkapabla. (F. Z. kontraŭbatalis neologismojn) — E. W.
  3. En la paperujo t. e. la propramana manuskripto estas: ŜIN EĈ ENVIAS MI. — E. W.
  4. Trovi? — E. W.