Tiun lunĉon finitan, Godfredo rekaptis sian bastonon kaj oblikve trairis al la sudoriento por almonte sekvi la dekstran bordon de la rivereto. Tiu vojo devi konduki lin tra la herbejo ĝis la aretoj da arboj videtitaj antaŭtagon, preter la longaj linioj de arbedoj kaj arbustoj kiujn li volis atente ekzameni.
Godfredo do antaŭpaŝis en tiun direkton dum proksimume du mejloj. Li sekvis la bordon de la rivereto, tapiŝita de mallonga kaj densa herbaro kiel velura ŝtofo. Bandoj da akvobirdoj brue ekflugis antaŭ tiu estulo, nova por ili, kiu venis malserenigi ilian kampon. Tie ankaŭ, pluraj specioj de fiŝoj naĝis tra la vivaj akvoj de la rivereto kies la larĝo en ĉi tiu parto povis esti taksita je kvar aŭ kvin jardoj.
Da tiuj fiŝoj, evidente ne estus malfacile ekkapti; ankoraŭ nescesis povi kuiri ilin, ĉiam estis la nesolvebla afero.
Tre feliĉe, Godfredo alveninta ĉe la unuaj linioj de arbustoj, identigis du specojn de fruktoj aŭ radikoj, inter kiuj unuj bezonis sperti provon de la fajro antaŭ esti manĝataj, sed inter kiuj la aliaj estis manĝeblaj en sia natura stato. El tiuj du vegetaĵoj, la usonaj indianoj faras konstantan uzadon.
La unua estis unu el tiuj arbustoj nomitaj "Kamasioj" kiuj eĉ kreskas sur terenoj netaŭgaj por ajna kultivado. Per iliaj radikoj, kiuj similas cepon, oni faras ian farunon, tre glutenriĉan kaj tre nutran, krom se oni preferas manĝi ilin kiel terpomojn. Sed en la du kazoj, ĉiam necesas submeti ilin al ia kuirado aŭ rostado.
La alia arbusto produktis ian longforman bulbon kiu portas la indiĝenan nomon de "Ignamo[1]" kaj se ĝi eble havas malpli da nutraĵaj elementoj ol la kamasio, estis multe pli preferinde en ĉi tiu cirkonstanco, ĉar ni povas ĝin manĝi kruda.
Godfredo, tre kontenta pri ĉi tiu malkovro, satiĝis sen pli prokrasti, per kelkaj el ĉi tiuj bonegaj radikoj kaj, ne forgesante la lunĉon de TOrteto, li ligis dikan faskon kiun li ĵetis sur sian ŝultron, poste li revojiris al Vilĉjo-Arbo.
Se li estis bone ricevita alvenante kun sia rikolto de ignamoj, estas senutile insisti. La instruisto avide delektiĝis, kaj necesis ke sia lernanto instigis lin moderiĝi.
- ↑ En la origana teksto estas la vorto Yamph devenanta de la angla Yam (ignamo).