- Hej, li respondis, ni havas hodiaŭ tiujn radikojn, kiu scias ĉu ni havos ilin morgaŭ ?
- Neniaj duboj, rebatis Godfredo, morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam ! Estas nur peno por iri pluki ilin !
- Nu, Godfredo; kaj tiu ĉi kamasio ?
- Per tiu kamasio, ni faros farunon kaj panon kiam ni havos fajron !
- Fajro ! kriis la instruisto, skuante la kapon ! Fajro ! Kaj kiel fari tion ?…
- Pri tio, mi ankoraŭ ne scias, respondis Godfredo sed, iamaniere aŭ alie, ni sukcesos !
- La ĉielo aŭdu vin, mia kara Godfredo ! Kaj kiam mi pensas ke estas tiom da homoj kiuj povas nur froti etan lignopecon sur la plandumo de sia ŝuo por ekhavi tion ! Tio furiozas min ! Ne ! Neniam, mi kredintus ke la malbona sorto alkondukintus min iun tagon al tia senhaveco ! Ni ne farus tri paŝojn en la strato Montgomerio, sen renkonti ĝentlemanon, cigaron en la buŝo, kiu plezure donus al vi tiun fajron, kaj tie ĉi…
- Ĉi tie ni ne estas en San-Francisko, Torteto, nek en la strato Montgomerio, kaj mi kredas ke estos pli saĝa ne kalkuli je la komplezon de la pasantoj !
- Sed ankaŭ, kial necesas ke kuirado nepras al la pano, al la viando ? Kiel la naturo ne faris nin por vivi per nenio ?
- Tio eble alvenos ! respondis Godfredo kun bonhumora rideto
- Ĉu vi pensas tion ?…
- Mi pensas ke almenaŭ scienculoj okupiĝas pri tio !
- Ĉu eblas ? Kaj sur kio ili baziĝas por serĉi tiun novan modon de nutrado ?
- Laŭ ĉi tiu rezonado, respondis Godfredo, estas ke digesto kaj spirado estas interrilataj funkcioj inter kiuj unu eble povus anstataŭi la alian. Do la tago kiam la kemio estos kaŭzinta ke la necesa manĝaĵo por la homa nutrado povas asimiliĝi per spirado, la problemo estos solvita. Nur sufiĉas por tio igi la aeron nutroriĉa. Ni spiros sian tagmanĝon anstataŭ manĝi ĝin, jen ĉio !