kelkaj tagoj, fariĝis malserena post prema varmeco kiun la marventeto estis senpova por mildigi.
Godfredo kaj TOrteto, ĉirkaŭ la unua matene, estis ekvekitaj de la eksplodoj de fulmo, meze de vera artfajraĵo de fulmadoj. Ankoraŭ ne pluvis, sed tio ne devis malfrui. Tiam estus veraj kataraktoj kiuj sin deĵetus de la nuba ĉielo sekve de la rapida kondensado de la vaporoj.
Godfredo stariĝis kaj eliris por observi la staton de la ĉielo.
Ĉio estis nur flamiĝo super la kupolo de la grandaj arboj, kies la foliaro aperis en la arda ĉielo, kiel delikataj eltranĉaĵoj de ombroteatro.
Subite, meze de ĝenerala brilo, iu pli arda fulmo strekis la spacon. La ektondro tuj bruegis kaj Vilĉjo-Arbo estis striita desupre malsupren de la elektra fluido.
Godfredo, duonfaligita de rebato, restariĝis meze de fajropluvo kiu falis ĉirkaŭ li. La fulmo flamigis la sekajn branĉojn de la supra branĉaro. Estis tiom da fajrigitaj karboj kiuj kraketadis sur la grundo.
Godfredo, per krio, alvokis sian kunulon.
- Fajron ! Fajron !
- Fajron ! respondis TOrteto. Benata estu la ĉielo kiu sendas ĝin al ni !
Ambaŭ tuj ĵetis sin sur tiujn braĵojn, inter kiuj unuj ankoraŭ flametis, inter kiuj la aliaj konsumiĝis sen flamoj ! Ili plukis ilin kune kun iu kvanto da tiu mortinta lignaĵo kiu ne mankis piede de la sekvojo kies la trunko estis nur lekita de la fulmo. Poste ili revenis en sia malluma loĝejo, ĝuste kiam la pluvo, abunde verŝiĝante, estingis la brulegon kiu minacis vori la supran branĉaron de Vilĉjo-Arbo.