Ĉiujn dimanĉojn, tiel kiel estis interkonsentita, TOrteto surmetis siajn plej belajn vestojn. Tiun tagon, li pensis nur promeni sub la altaj arboj, ludante sian poŝviolonon. Li faris glitpaŝon, donante al si lecionojn, ĉar sia lernanto rifuzis pozitive daŭrigi lian kurson.
- Kial do ? respondis Godfredo al la urĝaj petoj de la instruisto. Imagu, ĉu vi povas imagi Robinsonon akceptanta dancajn kaj sintenajn lecionojn ?
- Kaj kial ne ? serioze rebatis TOrteto, kial iu Robinsono estus sendevigita de sintenado ? Ne estas por la aliaj, estas por si mem ke konvenas havi belajn manierojn !
Pri tio Godfredo havis nenion por respondi. Tamen li ne cedis, kaj la instruisto povis nur "senefike profesii".
La 13a de septembro estis markita de unu el la plej grandaj, unu el la plej malĝojaj seniluziiĝoj kiujn povas sperti la malbonsortuloj ke iu ŝippereo ĵetis sur dezertan insulon.
Se Godfredo neniam revidis ĉe iu ajn punkto de la insulo, la neklarigeblajn kaj netroveblajn fumojn, tiun ĉi tagon, ĉirkaŭ la tria vespere, sia atento estis allogita de longan vaporon, pri la origino de kiu ne eblis erari.
Li iris promeni ĝis la pinto de Flag-Punkto – nomo kiun li donis al la Kabo sur kiu stariĝis la flagstango. Nu, jen ke rigardante tra sia lorno, li ekvidis super la horizonto fumon kiun la okcidenta vento pelis al la direkto de la insulo.
La koro de Godfredo batadis furioze :
"Iu ŝipo !" li ekkriis.
Sed tiu ŝipo, tiu ĉi vaporŝipo, ĉu ĝi pasos proksime de la insulo Fina ? Kaj, se ĝi pasus, ĉu ĝi alproksimiĝus sufiĉe de ĝi por ke signaloj povus esti surŝipe viditaj aŭ aŭditaj ? Aŭ ĉu tiu fumo, apenaŭ videtita, malaperus kun la ŝipo al nordokcidento aŭ al sudokcidento de la horizonto ?
Dum du horoj, Godfredo estis tuŝita de alternadoj de sentoskuoj pli facilaj por indiki ol priskribi.
Fakte, la fumo grade kreskis. Ĝi densiĝis kiam la vaporŝipo troigis siajn fajrojn poste ĝi malpliiĝis ĝis malaperi, kiam la ŝovelkvanto da karbo estis konsumita. Tamen la ŝipo